Pentobarbitalo | |||
Kemia formulo | |||
Pentobarbitalo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
CAS-numero-kodo | 76-74-4 | ||
ChemSpider kodo | 4575 | ||
PubChem-kodo | 4737 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||
Molmaso | 226,2756 g mol−1 | ||
Denseco | 1,137 g/cm−3[1] | ||
Fandpunkto | 130°C [2] | ||
Bolpunkto | 535°C | ||
Ekflama temperaturo | 129,5°C [3] | ||
Solvebleco | Akvo:0,679 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 125 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H361 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P203, P264, P270, P280, P301+316, P318, P321, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pentobarbitalo (antaŭe konata kiel pentobarbitone en Britio kaj Aŭstralio) estas mallongdaŭra barbiturato tipe utiligita kiel sedativo, antaŭanestezilo, kaj por kontroli konvulsiojn en krizoj. Ĝi ankaŭ povas esti uzita por mallongperioda terapio de sendormeco sed estas plejparte anstataŭigita per la benzodiazepina familio de medikamentoj.
En altaj dozoj, pentobarbitalo kaŭzas morton per spira haltigo. Ĝi estas uzata por veterinara eŭtanazio kaj de kelkaj usonaj ŝtatoj kaj la Federacia registaro de Usono por ekzekutoj de kondamnitaj krimuloj per mortiga injekto. En iuj landoj kaj ŝtatoj, ĝi ankaŭ estas uzata por kuracisto-helpa memmortigo.
Pentobarbitalo estis vaste misuzita kaj foje konata kiel "flavaj kovraĵoj" pro la flava kapsulo de la Nembutal-marko. Pentobarbitalo en buŝa formo (pilolo) ne estas komerce havebla.
La barbiturato estis uzita kiam la amerika finjuĝo sekto Heaven's Gate (Pordego de la Infero) faris kolektivan memmortigon la 26-an de marto 1997.
Pentobarbitalo estas sinteze produktita derivaĵo de barbiturata acido kiu ne okazas en naturo kaj povas esti produktita per reakcio de la ureo kun taŭge alkilata duetilmalonato, en tiu kazo duetil 2-etil-2-(1-metil-butil)-malonato: