Plektruda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ. 650 en Aŭstrazio |
Morto | 1-an de januaro 717 en Kolonjo |
Tombo | Kolonjo |
Familio | |
Patro | Hugobert (en) |
Patrino | Irmina of Oeren (en) |
Frat(in)oj | Adela (en) , Regintrud (mul) kaj Chrodelinde (en) |
Edz(in)o | Pepino el Herstal |
Infanoj | Drogo de Ĉampanjo, Grimoald the Younger (en) |
Okupo | |
Okupo | aristokrato |
Plektruda (latine Plectrudis, germane Plektrud aŭ Plechtrudis)[1] (naskiĝis ĉ. 650 - mortis en 718) estis la edzino de Pepino el Herstal, palatina majordomo kaj duko de la Frankoj, ekde ĉirkaŭ 670. Ŝi estis la filino de Hugoberto, seneskalo de Kloviso la 4-a. Ŝi estis regentino de Neŭstrio dum la junaĝo de sia nepo Teodoaldo de 714 ĝis 718.
Plektruda estis priskribita kiel politike aktiva kaj influa dum la regado de sia edzo. Ŝi alportis grandan kvanton da posedaĵo al la domo de la Pipinidoj.[2] Ŝi aperas kiel kunsubskribinto de ĉiu leĝa dokumento eldonita de li, kiu ankoraŭ estas konservita, kio estis nekutima por tiu tempo.