Popoliniciato (laŭ historia formo popoliniciativo [1]) en certaj landoj ankaŭ nomita civitana postulo aŭ popola postulo estas instrumento de rekta demokratio. Ekzistas diversaj sistemoj de popoliniciato. Popoliniciato baziĝas sur la principo, ke civitanoj povas kolektinte certan kvanton da subskriboj submeti al la parlamento proponon. La popoliniciaton oni ne miksu kun la referendumo. Dum per referendumo civitanoj povas postuli publikan baloton kolektinte certan nombron da subskriboj, pere de popoliniciato eblas submeti novan proponon al parlamento aŭ al balotado.[2]