Posumo[1] | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fotokunmetaĵo de specioj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Posumoj (el angla: possum) estas grupo de 69 specioj de malgrandaj arbaraj marsupiuloj el subordo Phalangeriformes, indiĝene loĝantaj en Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Sulaveso. Ili ankaŭ estas enkodukitaj en kelkaj areoj de Novzelando kaj Ĉinio. La nomo devenas de Aŭstralio, kie oni prononcis "possum" kiel mallongigo de "opossum", kaj ĝis nun iam nomas posumojn "opossums". Vere, oposumoj (didelfoj) estas similaj al posumoj je aspekto kaj konduto, sed ili estas tute alia branĉo de marsupiuloj kaj troveblas en alia hemisfero (plejparte en Suda Ameriko).
Posumoj estas diverse grandaj, depende de la specio: la plej malgrandaj estas same longaj kiel homa fingro kaj pezas ne pli ol 160 gramojn (ekzemple, pigmea posumo) kaj la plej grandaj longas 120 cm kaj pezas ĝis 14.5 kg (penikvostaj kaj ringvostaj posumoj). La plej komunaj specioj (kutima penikvosta posumo kaj kutima ringvosta posumo) estas ankaŭ la plej grandaj. Averaĝe, tamen, posumoj pli-malpli same grandas kiel hejma kato. Ili havas grizan aŭ brunan felon. Ĉiuj posumoj estas noktaj kaj oportunisme ĉionvoraj. Dum tago ili kaŝas sin en nestoj inter branĉoj, en truoj de arbaj trunkoj aŭ en kavernoj, kaj serĉas manĝaĵon nokte. Plejparto de ilia dieto konsistas je folioj kaj junaj branĉoj de arboj, sed ili volonte manĝas insektojn, ovojn kaj eĉ malgrandajn birdojn kaj reptiliojn, se ili havas ŝancon. En urba sistemo ili ofte invadas rubejojn kaj kompostujojn, serĉante por manĝeblaj forĵetaĵoj. En ekologio de Aŭstralio ili okupas similan niĉon kiel sciuroj en Norda Hemisfero kaj ofte havas iom similan aspekton.
Por homoj estas ne rekomendinde provi kapti posumojn per nuda mano aŭ iel alie instigi ilin, ĉar per siaj mordoj ili ofte transdonas danĝeran viruson, nomatan "Patch-Attack".