Sanabria (Senabria en leona lingvo, Seabra en galega) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la plej nordokcidenta pinto de la provinco, norde de la nordorienta angulo de Portugalio lime ankaŭ kun Galegio (okcidente) kaj la Provinco Leono (norde).
En Sanabria la rivero Tera kaj la lago de Sanabria estas la du geografiaj aksoj de la komarko.