Telesterjo | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | helena arkitekturo vd | ||
Lando | Grekio vd | ||
Situo | Elefsina Municipality | ||
Situo | |||
Geografia situo | 38° 2′ 27″ N, 23° 32′ 19″ O (mapo)38.0408333323.53861111Koordinatoj: 38° 2′ 27″ N, 23° 32′ 19″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Parto de | religio en Antikva Grekio kaj Eleusinion (en) vd | ||
Telesterjo aŭ Telesterion estis granda salono por la inico-ceremonio en la Eleŭzisaj Misteroj, Ateno.
Ĉe la ceremonioj de Eleŭziso, la inicontoj eniris al Telesterio, oni montris al ili la sanktajn relivojn de Demetra kaj la sacerdotinoj elmontris la viziojn akiritajn dum la "sankta nokto". Tiu estis la plej sekreta parto de la Misteroj kaj estis al la inicitoj malpermesita paroli pri tio.
Ĝi estis detruita de la persoj kaj rekonstruita poste fare de Periklo.
Situanta en Grekio, je ĉirkaŭ 20 km el Ateno, ĝi estis unu el plej grandiozaj ekzemploj de helena hipostila ĉambro. En ties lasta fazo iĝis kvadrangula konstruaĵo ĉirkaŭ 21 m longa. Ĝi havis 42 kolonojn distribuitajn en linioj. Ĝi estis ĉirkaŭata de sidlokaro kie sidis la inicitoj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la 5a jarcento a.K. povus enhavi 3.000 personojn sur siaj sidlokoj. En la Telesterio okazis la kerno de la ĉefaj misteroj de Eleŭziso, kvankam oni konas malmulte el tio kio tie okazis reale, nur hipotezojn baze sur aludoj fare de postaj kristanoj aŭ metaforoj de filozofoj.