Thury-Harcourt-le-Hom - prononco laŭ sistemo IFA [tyʁi aʁkuʁˈ lə ɔmˈ], ĝis 2021 la nomo estis nur Le Hom, prononco do [lə ɔmˈ] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, france Calvados) kaj en la regiono Normandio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 3 593 loĝantoj sur areo de 46,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 77 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Caen kaj al la kantono Le Hom.
La teritorio havas komunan limon kun Courvaudon, Montigny, La Caine, Ouffières, Croisilles, Esson, Combray, Saint-Omer, Saint-Rémy, Culey-le-Patry, Cauville, Les Monts d'Aunay kaj Bonnemaison.