T(h)ing aŭ Ding (malnovnordlande: þing) estis kunveno de ĝermanoj, aparte pro juĝaj kaŭzoj. Ĝi okaziĝis sub libera aero, ofte sur montetoj aŭ sub arboj.
La ejoj estis sub protekto de dioj. Antaŭ la inaŭguro fariĝis Hegung do sanktigo kun solenaj deklaroj kaj demandoj. Sekvis proklamo de dumkunvena paco fare de la tribunalgvidanto kaj akurata klarigo de la teritorio de la kunvenejo.
La partopreno estis komence rajto kaj devo de ĉiuj liberaj kaj defendkapablaj viroj. Estris ĝin iam la reganto (reĝo, princo), ĉe la frankoj la grafo kiu ĉirkaŭvojaĝis al la diversaj tribunale unuiĝintaj vilaĝoj kaj triboj (po unu por ĉirkaŭ cent).
Oni distingu inter:
La juĝistaro konsistis el la juĝisto kaj komisiono. Kondamno nur eblis ĉe unuanimeco. Karlo la Granda limigis la sinprezento-devo je tri fojoj por ljaro kaj enkondukis kontinuan laikan juĝistaron. Dum la malfrua mezepoko la tutkomunuma kunjuĝado ĉesis kaj la laikaj juĝistoj anstataŭis ilin.
Bieno, kie normale okazis tiaj kunvenoj, havis diversajn nomojn: Dingstuhl, Dingbank aŭ Dinghof. La ĉefo de tia bieno nomiĝis Dinggraf kiu aŭ mem juĝis aŭ jesis reprezentiĝon fare de oficialujo (Dingvogt). Se post komenco de juĝproceso la akuzitaj fuĝis oni parolis pri Dingflüchtigkeit.
Ekzistis ankaŭ fakterminoj laŭ regiono: Gauding (por la govio), Burgding (por la burggrafujo). Eĉ nun en Islando la vorto uzatas por la respondeca juĝeja distrikto. En Norvegujo la parlamento nomiĝas Stortinget[2], en Danujo oni nomas la du ĉambrojn parlamentajn Folketinget kaj Landstinget.