Varistoro aŭ pli konkrete metal-oksida varistoro (MOV) estas specifa du-borna elektronika komponanto. Ĝi estas simila al rezistilo en tio, ke ĝi ne havas memoron kaj (ideale) ne konservas energion kiel kondensatoro aŭ induktilo.
Elektra kurento I tra varistoro kaj elektra tensio U trans la varistoro estas interdependaj per unuvalora leĝo. Tamen, ĉi-tiu dependeco grave malsamas de la leĝo de Omo, kiu veras por rezistilo.
Tiel varistoro estas kvazaŭ rezistilo, kies rezistanco varias, de ĉi tio venas ĝia nomo, kiu estas vortokunfando de "varianta rezistilo".
Pli konkrete, kurento tra varistoro kreskas rapide kun kresko de la tensio, ekde iu valoro de la tensio. Tipa proksimumado de la dependeco estas
Ĉi-tio povas esti reskribita kiel
kie la eksponento n estas nomata la koeficiento de nelineareco;
La koeficiento de nelineareco n estas tipe 2 ... 10 por varistoroj surbaze de SiC kaj 20 ... 100 por varistoroj surbaze de ZnO.
Estadas ankaŭ tute aliaj variantaj rezistiloj, kiuj ne estas varistoroj.
Varistoroj estas ofte uzataj por protekti cirkvitojn kontraŭ ekscesaj nedaŭraj elektraj tensioj per kunigado de ili en la cirkvito tiel, ke, kiam ili ekfunkcias, ili ŝuntas la kurenton kreitan per la alta elektra tensio for de la delikataj komponantoj. En ĉi-tiu uzado, kiam la tensio estas en normala operacianta rango, tra la varistoro ne estas iu sufiĉe granda kurento.