Varmono estas mono kies valoro devenas el varo el kiu ĝi estis farita. Varmono konsistas el objektoj kiuj havas valoron per si mem same kiel valoron kiel uzata mono.[1]
Ekzemploj de varoj kiuj estis uzataj kiel pagiloj aŭ interŝanĝiloj estas oro, arĝento, kupro, salo, piprosemoj, grandaj ŝtonoj (kiaj la rai), ornamitaj zonoj, konkoj, alkoholo, cigaredoj, kanabo, bombonoj, kakaosemoj, helikokonkoj kaj hordeo. Tiuj varoj estis foje uzitaj laŭ mezuro de evidenta valoro unu rilate al alia, en diversa varvalorigo aŭ ekonomioj de prezosistemoj.