Vimeno

Salikoj kun ĝiaj vimenoj
Fasko da krudaj vimenoj
Flavaj vimenaj branĉoj

Vimeno estas natura fibro, kiu akiriĝas el arbedo de la genro salikoj (genro Salix, ĉefe la specio Salix viminalis, sed ankaŭ Salix fragilis kaj Salix purpurea) kaj kiu estas teksita por krei meblojn, korbojn kaj aliajn utilajn objektojn. En la teksado oni uzas la tigon kaj branĉojn de la planto, ĉu en sia tuta dikeco por la borderaĵo, ĉu en tranĉaĵoj tranĉitaj laŭlonge por la ŝtofo mem.

De la mezepoko ĝis la 18-a jarcento la lerteco pri la vimenplektado estis konservita uzante vimenon. Komence de la 20-a jarcento, kultivado denove forte disvolviĝis tra Eŭropo. Nuntempe estas tre malmultaj landoj dediĉitaj al kultivado de vimenoj kaj fabrikado de korboj kaj mebloj el ĉi tiu fibro.

Borderaĵo estas ofte farita el pli firmaj materialoj, tiam pli fleksebla materialo estas uzata por plenigi la enan parton.

Ekzistas dokumentaj referencoj pri vimenoj jam en Antikva Egiptio. Oni supozas, ke la vasta uzado de vimenaj objektoj en la ferepoko influis la disvolviĝon de ŝablonoj uzataj en kelta arto. En pli moderna epoko ĝia estetiko estis forte influita de la Movado pri Artoj kaj Metioj fine de la 19-a jarcento.


Vimeno

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne