Asekuro estas transpreno de risko. La baza principo de tiu ĉi transpreno estas, ke ne eblas bone taksi la estontajn kostojn de unuopa risko, dum statistikaj aŭ probabloteoriaj metodoj ebligas (al aktuario) relative bone prognozi la kostojn, kiujn kaŭzos granda nombro da riskoj.
Asekurkompanio protektas asekurprenanton (ekz. personon aŭ firmaon) kontraŭ financa perdo ligita al persono (asekurato) aŭ objekto (asekuraĵo). Kiel rekompencon, la asekurprenanto pagas (ekz. monatajn, jarajn aŭ unufojajn) premiumojn al la asekuro.
Ofte post subskribo de asekura kontrakto, la asekuro konfirmas la asekuron per dokumento nomata poliso.
Por eviti tro altajn kompensopagojn, asekura kompanio povas kontraŭasekuri riskojn ĉe kontraŭasekura kompanio.
Kelkaj gravaj asekuraj branĉoj estas vivasekuro, malsanokosta asekuro, asekuro kontraŭ invalideco, hipoteka asekuro, asekuro kontraŭ senlaboreco, asekuro kontraŭ kompensodevo kaj asekuro de konstruaĵoj aŭ de meblaĵoj[1][2].