Enomao | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Areso |
Patrino | Sterope |
Edzo/Edzino | Evarete • Eurythoe |
Infanoj | Hipodamio • Leucippus • Alcippe • Dysponteus |
Laŭ la helena mitologio, Enomao (el la greka Οινόμαος, impeta pro vino) estis arkada reĝo de la urbo Pizo, en Eliso, kvankam sia regado atingis ĝis la proksima Olimpio. Li estis filo de la milita dio Areso kaj de la najado Harpino, filino de la rivera dio Asopo[1]. Li edziniĝis al Steropo (kvankam kelkaj versioj asertas ke ŝi estis lia patrino[2]), filino de Atlaso[3][4], kun kiu li estis patro de Leŭkipo[5], Disponteo kaj Hipodamio, sia nura filino.
Tamen, pri lia genealogio ne troviĝas unuanimeco. Kelkaj verkistoj asertas ke lia patro estis Alksiono[6] aŭ Hiperoko[7]. Ankaŭ pri lia patrino ekzistas diversaj versioj: Eŭritoo, Steropo, Asteropo, Eŭritoo, filino de Danao, aŭ la plejado Asterio[8]. Ankaŭ Evareto, la filino de Akrisio, aperas kiel patrino (aŭ edzino) de Enomao[8].
Partneroj kaj idaro | ||
---|---|---|
Steropo aŭ Evareto | Hipodamio | Nekonata |
Enomao tiel obsede ŝatis la ĉevalojn ke eĉ malpermesis la unuiĝojn de ĉevalinoj al azenoj, do por akiri mulinojn, la elisanoj devis vojaĝi eksteren[9]