Hiendelaencina [jendelaenZIna] (Fendigu la anzinon, kiu videblas en la blazono) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 110 loĝantoj sur areo de 19,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5,7 loĝantoj/km². En 2016 ĝi havis nur 121 loĝantojn. Spite tion, ĝi estas la municipo plej loĝata de la komunumaro Alto Rey, kiu grupigas aliajn 16 municipojn.[1] La loĝantoj en la hispana koncize nomiĝas matos respektive matas.
Hiendelaencina, situa ĉe la montaro sierra de Alto Rey apud la kanjono de la rivero Bornova[2] je 1084 msm,[3] havas klimaton mediteranean kontinentigita de tipo Csb,[4] kun sekaj someroj kaj malvarmaj vintroj.
- ↑ agenda21 (ed.). «Diagnóstico de Sostenibilidad. Mancomunidad Alto Rey, Monasterio, Congostrina, Paredes de Sigüenza, Tordelrábano, Valdelcubo, Pálmaces de Jadraque y Olmeda de Jadraque.». [1] Arkivigite je 2012-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Regidor Ipiña et al., Fernández Calvo, p. 81.
- ↑ Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Datos de altitud para Hiendelaencina en la página de previsión meteorológica de AEMET provenientes del Nomenclátor geográfico de municipios y entidades de población del Instituto Geográfico Nacional». [2] Alirita la 8an de Decembro 2017.
- ↑ Fidalgo Hijano, 1988, pp. 332,334.