Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santos (stacidomo). |
Santos | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | Santos | ||||
Fondita | 1546 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 11100-000 | ||||
Telefonkodo | 13 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Roĝerio Santos | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 418 608 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 493 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 56′ S, 46° 20′ U (mapo)-23.9335988-46.3286399Koordinatoj: 23° 56′ S, 46° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m | ||||
Areo | 280,3 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santos [+] | |||||
Santos, prononco: /ˈsɜ̃.tʊs/, propono de esperantigo: Santo (oficiale portugale Município de Santos) estas municipo kaj havenurbo 75 km fore de San-Paŭlo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Santos. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 418 608 loĝantoj sur areo de 280,3 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero, kio rezultigas loĝdenson de 1 493 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 344 900. La teritorio havas komunan limon kun São Vicente, Bertioga, Cubatão, Guarujá, Mogi das Cruzes kaj Santo André.
Estas en ĝi la plej granda kaj grava haveno de Latinameriko. Ĝi estis la dua urbo en Brazilo, en kiu loĝis Esperantisto, ekde 1897.
Santos ekzistas oficiale ekde 1546, fondita de Brás Cubas, kaj en ĝi oni fondis la unuan hospitalon de Ameriko, kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en Brazilo en 19-a jarcento, pro tio, ĝia devizo estas Patriam caritatem et libertatem docui (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).
La urbo okupas duonon de insulo São Vicente; la urbo São Vicente okupas la alian duonon.
La urbo estas konata ankaŭ pro la futbal-teamo Santos FC, kaj la futbalisto Edson Arantes do Nascimento, pli konata kiel Pelé.
La aktuala urbestro de la urbo estas Roĝerio Santos, ano de la partio Respublikanoj[1], elektita en 2020 tra la urbaelektoj.