Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sarkofago

Ŝtonsarkofago de la faraono Merenptah.

Sarkofago estas ĉerko, funebra ujo por kadavro, plej ofte gravurita el ŝtono. La vorto "sarkofago" devenas de la greka σαρξ sarks, kiu signifas "karno", kaj φαγειν phagein ("manĝi"). Do la vorto sarkofago origine signifis "manĝi karnon". Per la esprimo lithos sarkophagos, la vorto progrese aplikiĝis al la kalkoŝtono, kiu laŭdire helpis putrigi karnon enterigitan en ĝin. Plej famaj sarkofagoj restas tiuj uzitaj por la faraonoj de antikva Egiptio.

Laŭ Francisko Azorín sarkofago estas Ŝtona ĉerko. Luksa, ŝtona ĉerkoforma monumento.[1] Li indikas etimologion el la greka sarkofagos, el sarkos + fagos (karno manĝi) kaj de tie la latina sarcophagus.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 181.
  2. Azorín, samloke.

Previous Page Next Page






ناووس Arabic Sarkofaq AZ Саркафаг BE Саркофаг Bulgarian Sarkofaj BR Sarkofag BS Sarcòfag Catalan Sarkofág Czech Sarkofag Danish Sarkophag German

Responsive image

Responsive image