Tinamedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda tinamo, Tinamus major
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Tinamo Tinamus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La familio de Tinamedoj estas la ununura familio de ordo Tinamoformaj, birdoj kiuj kune kun la ordo de strutoformaj birdoj konsistigas la grupon nomita Paleoagnathae aŭ Malnovaj Makzeloj, pli malnovaj en la evolua procezo ol la aliaj birdoj, nome Neognathae aŭ Novaj Makzeloj.
Kiel la Strutoformaj, la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano, sed post la disiĝo inter Afriko kaj Sudameriko la evoluo permesis la ekzistadon de tiuj birdoj nur en la Neotropiso kaj ne en aliaj partoj de la mondo. Eĉ tiele, temas pri birdoj tre malsimilaj de la Strutoformaj. Ankaŭ iome similas al aliaj surtere vivantaj birdoj kiel koturnoj kaj lagopoj, sed ankaŭ malsimilas de ili kaj devas resti ĉe sia unusola familio.
Kvankam oni ne multajn fosiliojn oni trovis en Sudameriko, tamen kelkaj estas dekmilionaj oldaj.
Kvankam temas pri 9 genroj kaj 47 specioj, sube listigitaj, el kiuj tinamo (Tinamus) estas nur unu genro, oni kutime uzas la nomon tinamo por priparoli ĉiujn tinamedojn.