Glagolico | ||
---|---|---|
Tipo |
Alfabeto | |
Uzata por lingvoj | Slavono | |
Inventita de | s-ta Cirilo (?) | |
Epoko | Ekde ne pli malfrue ol 863 | |
Unikoda intervalo |
U+2C00–U+2C5F | |
ISO 15924 | Glag
| |
alfabeto | ||
Dum | 862 - nuntempe | |
Partoprenanta | Glagolitic letter • glagolicaj ciferoj vd | |
Glagolico aŭ glagolita skribo (slavone глаголица [elp. glagoljaĉa], laŭvorte «parolaĵo», devenante de «глаголъ», «parolo») estas malnovslava skribo el la 9-a jarcento. Ĝis estas la pli antikva el la du ĉefaj slavonaj alfabetoj (la alia estas Kirilico) — fakte, la plej antikva el la konataj alfabetoj por lingvoj slavaj.
La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon: ш (t.e. ŝ). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico ŝajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka — aŭ latina.
Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo.