Kameruno | |||
france Cameroun, angle Cameroon | |||
Respubliko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Respubliko de Kameruno | |||
Himno: "Ho Kamerunio, Lulilo de niaj Prapatroj" Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres | |||
Parto de | Afriko | ||
---|---|---|---|
Najbaras kun | 6
| ||
Gravaj urboj | Dualao, Jaundo, Garoua | ||
Ĉefurbo | Jaundo | ||
- mezo | Jaundo | ||
- alteco | 3 m s. m. | ||
- koordinatoj | 52° 00′ 00″ N 11° 31′ 00″ O / 52.00000 °N, 11.51667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Monto Kameruno | ||
- alteco | 4 040 m s. m. | ||
Areo | 475 442 km² (47 544 200 ha) | ||
Loĝantaro | 19 100 000 (2009) | ||
Denseco | 40,17 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1-a de januaro 1960 | ||
Prezidanto | Paul Biya | ||
- Ĉefministro | Joseph Ngute | ||
Horzono | Okcidentafrika tempo (UTC+1) | ||
Telefona antaŭkodo | 237 | ||
ISO 3166-1 | CM | ||
Interreta domajno | .cm | ||
Monunuo | CFA-franko | ||
Oficialaj lingvoj | franca, angla | ||
Mapo de Kameruno
| |||
Vikimedia Komunejo: Cameroon | |||
Retpaĝo: www | |||
Kameruno (aŭ Kamerunio[1]) oficiale la Respubliko de Kameruno (france République du Cameroun) estas lando en okcidenta Centra Afriko. Ĝi havas landlimon kun Niĝerio okcidente, Ĉado nordoriente, Centr-Afrika Respubliko oriente kaj Ekvatora Gvineo, Gabono kaj Kongo Brazavila sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la Biafra Golfo, parto de la Gvinea Golfo kaj la Atlantiko. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multaj strandoj, dezertoj, montoj, pluvarbaroj kaj vastaj savanoj. Monto Kameruno estas la plej alta punkto de Kameruno. Dualao, Jaundo kaj Garoua viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipe makoso kaj bikutso, sed ankaŭ pro sia sukcesa nacia teamo de futbalo. La du oficialaj lingvoj restas la angla kaj la franca.
Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la Sao-civilizacio ĉirkaŭ la lago Ĉado kaj la Bakaoj, kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj el Portugalio atingis la lokan marbordon en la 15-a jarcento kaj nomis la regionon Rio dos Camarões ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la fulba etno[2] fondis la Adamavan Emirlandon en la nordo en la 19-a jarcento, kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj fon-landojn. Kameruno fariĝis germana kolonio en 1884.
Post la Unua Mondmilito, la teritorio estis dividita inter Francio kaj Britio kadre de mandato de la Ligo de Nacioj. La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno, aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la 1950-aj jaroj. En 1960, la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidanto Ahmadou Ahidjo. La suda, brita parto fine unuiĝis kun la respubliko en 1961 : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en 1972, kaj pli simple Respubliko de Kameruno en 1984.
Kompare kun aliaj afrikaj landoj, Kameruno ĝuas relative altan nivelon de politika kaj socia stabilecoj. Tio ebligis la disvolviĝon de agrikulturo, ŝoseoj, fervojoj, kaj de gravaj industrioj de petrolo kaj ligno. Granda nombro da kamerunanoj tamen daŭre spertas la malriĉegajn vivkondiĉojn de memsubtenantaj farmistoj. Ŝtatpotenco estas entute konservata depost 1982 de despota prezidanto Paul Biya kaj ties Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo. La anglalingvaj regionoj ŝajne pli kaj pli malproksimiĝas el la registaro : lokaj politikistoj petis pli gravan aŭtonomion aŭ eĉ secesion de la eksaj brite administritaj teritorioj.