Proksimuma kalkulado

(formala)
~ (neformala)


simboloj prezentantaj
proksimuman kalkuladon

Proksimuma kalkulado estas nepreciza prezento de io, kio tamen sufiĉe proksimas por esti uzata. Ankaŭ la procezo de ricevo de la prezento estas la proksimuma kalkulado.

Kvankam proksimuma kalkulado estas plej ofte aplikata al nombroj, ĝi estas ankaŭ ofte aplikata al tiaj aĵoj kiel matematikaj funkcioj, formoj, kaj fizikaj leĝoj.

Proksimumaj kalkuladoj povas esti uzataj, ĉar nekompleta informo malebligas uzon de precize ĝustaj prezentoj. Multaj problemoj en la fiziko estas aŭ tro kompleksaj por analitike solviĝi, aŭ neeblaj por preciza solvado. Do, eĉ kiam la ĝusta prezento estas sciata, povas esti preferinde uzi proksimuman kalkuladon, kiu simpligas analitikon sen granda perdo de ĝusteco.

Ekzemple, fizikistoj ofte aproksimas la formon de la Tero kiel sfero, eĉ kvankam pli precizaj prezentoj eblas, ĉar multaj fizikaj kondutoj — e.g. gravito — multe pli simple kalkuleblas por sfero ol por malpli regulaj formoj.

La problemo pri du (aŭ pli multaj) planedoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo precize ne solveblas. Ofte, se oni malagnoskas la gravitaj efikoj de la planedoj unu al la alia, kaj ŝajnigante, ke la stelo mem ne moviĝas, oni povas trafi bonan proksimuman solvon. Uzo de perturbaĵoj por korekti erarojn povas doni pli precizajn solvojn. Simulado per komputilo de la movoj de la planedoj kaj la stelo ankaŭ donas pli ĝustajn solvojn.

La tipo de proksimuma kalkulado uzata dependas de la havebla informo, la grado de ĝusteco postulita, la tikleco de la problemo je tiuj datumoj, kaj la ŝparadoj (kutime en tempo kaj peno), kiuj atingeblas per proksimuma kalkulado.


Proksimuma kalkulado

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne