Torquay | |||
---|---|---|---|
urbeto eksterparoĥa areo vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Anglio | ||
Ŝtato | Britio | ||
Kantono | Devon | ||
Poŝtkodo | TQ1, TQ2 | ||
Telefonkodo | 01803 | ||
Retpaĝaro | http://www.torbay.gov.uk/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 563 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 3 913 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo)50.477777777778-3.5291666666667Koordinatoj: 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo) | ||
Areo | 12,41 km² (1 241 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torquay [+] | |||
Torquay (prononco: tɔrˈki) estas urbo en Unuiĝinta Reĝlando, do Britio, en la landoparto Anglio. Ĝi situas en la kantono kaj historia graflando Devon de sud-okcidenta Anglio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 48 563 loĝantoj[1] sur areo de 12,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 913 loĝantoj/km². Torquay situas ĉe la suda marbordo, ĉe golfeto Torbay, 26 km sude de Exeter kaj limas la najbaran urbon Paignton okcidente de la golfeto.
En la 19-a jarcento ĝi iĝis moda marborda feriejo. Pro sia reputacio pri saniga klimato ĝi ricevis la kromnomojn "angla riviero" kaj "angla Napolo".
La nomo de Torquay devenas de la fakto, ke ĝi estis la havena kajo (quay) de la malnova vilaĝo Torre, kies nomo devenas de granda rokejo (tor). Tiu rokejo estis forte minita; ĝiaj restaĵoj estas videblaj ĉe strato Tor Hill Road.