Trova estas en la hispana lingvo la vorto por la mezepoka amkanto, kiun en la mezepoko rimis, komponis kaj kantis kantverkistoj, nomataj trobadoroj. Do la vorto estus unuvorte esperantigebla kiel trobadoraĵo aŭ trobadorkanto. Same trova estas unu el la fontoj de la granda arbo de kuba muziko, kiu nomiĝas trova cubana (en Esperanto kuba trobadoraĵo).