Persimono estas frukto de persimon-arbo. Temas pri dolĉa bero de arbo de la familio de Ebenaceoj kaj kun ĝis milo da specioj, subspecioj kaj varioj. La frukto estas ronda kaj simila al pomo aŭ tomato. Kelkaj varioj lasas en la buŝo de konsuminto agacan senton; aliaj ne.